sexta-feira, 19 de setembro de 2014

Agora, o que mais gosto! (Nun, tio kion mi plej ŝatas!)




Vasilha cheia. Foram cerca de 950 peças cortadas; primeira parte do trabalho concluída. E agora, vem o que mais gosto de fazer: montar!

Jen plena ujo. Estis ĉirkaŭ 950 pecoj tranĉitaj; jam preta la unua parto de la laboro. Kaj nun, venas tio, kion mi plej ŝatas fari: kunmeti la pecoj!






Como sempre, comecei separando as peças com bordas retas, para fazer o contorno do quadro. Desta vez, aproveitei para separar também o grupo de cores mais claras e de alguns tons de cores que mais se destacavam em cada peça, como o azul, o amarelo, o rosa e o marrom.

Kiel ĉiam, mi komencis apartigante la rektrandajn pecojn, cele aranĝi la bildrandojn. Ĉifoje, mi decidis apartigi ankaŭ la pecarojn el pli helaj koloroj kaj el kelkaj nuanckoloroj kiuj pli distingiĝas en ĉiu peco, nome la bluo, la flavo, la rozkoloro kaj la bruno.






Tudo separado e alguns encaixes já encontrados. Começar as bordas!

Ĉio apartigita kaj jen trovitaj kelkaj mortezoj. 
Eki la randojn!






Este quebra-cabeça não tem o formato retangular. Ele tem muitas bordas retas! E pelo formato, muitas vezes elas só são "travadas" com a colocação da segunda linha de peças. Isso dificultou iniciar pelas bordas. 

Tiu ĉi puzlo ne havas rektangulan formon. Ĝi havas multajn rektajn randojn! Kaj pro ĝia formo, ili multfoje nur restas kunigitaj post la kunmetado de la dua vico de pecoj. Tio ĉi malhelpis min komenci de la randoj.








Alguns grupinhos foram formados, mas a montagem não fluía. 

Kelkaj grupetoj montriĝis, tamen la kunmetado ne fluis.









Quando projeto um novo quebra-cabeça, sempre penso no grau de dificuldade. Neste optei por muitas cores que se repetem e por bordas irregulares. Gosto quando eles têm um grau maior de desafio. Mas isso não pode atrapalhar o prazer em montar, não é mesmo? 

Kiam mi planas novan puzlon, mi pripensas ĉiam pri la malfacilecogrado. Ĉikaze mi elektis fari ĝin laŭ diversaj koloroj kiuj ripetiĝas kaj laŭ neregulaj randoj. Mi tre ŝatas kiam la puzloj havas pli altan defion. Tamen tio ne devas malhelpi la ĝuon kunmeti la pecojn, ĉu ne?

Foi quando percebi que seria muito mais fácil se eu fosse agrupando as peças pelas cores, já que estavam separadas, embora sem muita precisão.

Tiam mi rimarkis, ke plifacile estos se mi kunigos la pecojn laŭ la koloroj, ĉar ili jam estis apartigitaj, kvankam iom neprecize.




As cores se repetem, mas a combinação entre elas, o formato dos desenhos e alguns detalhes facilitam a seleção. 

Ficou delicioso montar! E com o fim de semana começando, vou dar uma boa adiantada!


Minha irmã, que é crocheteira crochetquadrados.blogspot.com.br, diz que os trabalhos sempre nos surpreendem. É verdade! Pela primeira vez não começo a montagem de um quebra-cabeça pelas bordas...

La koloroj ripetiĝas, tamen la taŭgeco inter ili, la formo de la desegnaĵoj kaj kelkaj detaloj faciligas la elekton.

Tiam ekestis ĝuiga la kunigado! Kaj pro la komenco de la semajnfino, mi sukcesos akceli ĝin.


Mia fratino, kiu estas kroĉetantino crochetquadrados.blogspot.com.br, diras ke la faraĵoj ĉiam surprizigas nin. Tio estas vero! Unuafoje mi ne komencas puzlan kunmetadon de la randoj...










Nenhum comentário:

Postar um comentário