Outro dia li uma reportagem que afirmava ser um mito que arquitetos trabalham em locais desordenados, contrariando a frase: "Do caos vem a criação." Na verdade, a reportagem mostrava onde eles moram e não onde trabalham, onde dão asas à imaginação e criação.
Alitage mi legis raporton kiu asertis esti mito, ke arkitektoj laboras en malordaj lokoj, kaj kiu kontraŭis la frazon: "El la kaoso venas la kreaĵo." Verdire, la raporto montris kie ili vivas kaj ne kie ili laboras, kie ili lasas flugi la imagpovon kaj la krepovon.
Formei-me arquiteta e pouco atuei formalmente na área de construção. A natureza me chamou e passei a me dedicar a projetos de jardins e praças; posteriormente tive um viveiro de plantas - em outras palavras, isso significa trabalhar com o imprevisível dos seres vivos. Com a natureza aprendi a observar o caos e a admirar a beleza de sua criação. Então, como não concordar com a frase citada acima?
Diplomita pri arkitekturo, mi malmulte formale agis en la konstrufako. La naturo vokis min kaj mi ekdediĉis min al projektoj de ĝardenoj kaj placoj; poste mi havis plantidejon - alivorte, tio signifas labori laŭ la neantaŭvidebleco de la estaĵoj. Pere de la naturo mi lernis observi la kaoson kaj admiri la belecon de ĝia kreitaĵo. Nu, kiel ne pravigi la cititan supran frazon?
Sou do tipo que projeta nos guardanapos de restaurante, que rabisca nas primeiras folhas de papel que vejo à frente, que descobre soluções tomando banho ou lavando louça. E enquanto a ideia não cria corpo, sim, trabalho na desordem. Nenhum rascunho é jogado fora, nenhuma anotação esquecida, até a finalização da obra.
Estas mi tia ulino, kiu desegnas sur buŝtuko ĉe restoracio, kiu strekas sur la unuaj paperfolioj kiuj aperas antaŭ mi, kiu malkovras solvojn min banante aŭ lavante la teleraron. Kaj dum la ideo ne korpiĝas, jes, ja, mi laboras en la malordo. Neniu malneto estas forigita, neniu noto forgesita, ĝis la fino de la verko.
Nenhum comentário:
Postar um comentário