sexta-feira, 4 de setembro de 2015

Nó de Serpente 8 (Serpento-nodo 8) (Snake Tangle 8)






A pintura de fundo está terminada. 

Finita la fona pentrado.
The base coat has been applied.











Embora as duas partes do futuro quebra-cabeça tenham me agradado, não é esse o resultado final, já que ainda devo passar o verniz craquelê e a tinta que irá representar o couro da serpente. 


Kvankam la du partoj de la estonta puzlo plaĉis al mi, tio ne estas la fina rezulto, ĉar mi ankoraŭ devos ŝmiri la "krevigan" lakon kaj la farbon kiu reprezentos la serpentan ledon.

Although the looks of both parts of the future puzzle please me, this is not the final visual outcome, as I still have to apply the cracking varnish and the top coat - the paint that will crack and represent the scales on the snake’s skin.



















2 homoj ŝatas tion.
Comments
Lilia Ledon Antônia Sobral Mi sekvas la evoluon de via interesega kreado ekde la unua filmeto k gratulas vin pro viaj multflankaj talentoj!! Iom ĝenas min la esprimo "kreviga lako" - La franca craquelé en mia kapo elvokas "fendetiĝo"-n (mi preferus "kraketiĝo"-n sed ŝajne krako estas pli brua ol materiala). Ĉu tiu lako estas fakte krev-iGa kaj ne krev-iĜa ? (Nura scivolemo...) - Amikecajn salutojn!
Antônia Sobral Lilia, mi multege kaj sensukcese provis trovi la ĝustan vorton por "craquelé". La materialo kiun mi uzis konsistis el lako kiun oni ŝmiras sur jam pentritan (aŭ farbitan) surfacon kaj poste, sur ĝin oni plu ŝmiras alian farbon. La lako "krevos" tiun ĉi farbon kio aperigos la suban farbon. Ĉu mi sufiĉe klarigis al vi?
ŜatiRespondi122 horoj
Lilia Ledon jes, tre klare. Do ĝi fakte -igas kaj ne -iĝas. Pentra kaj plastaj artoj estas fascinaj por mi... Koran dankon! (Vi ŝajne ĉeestis la kongreson en Para...aba kaj devas duon-krevi pro laco...)
Antônia Sobral Ĉu vi opinias ke la vorto "fendi" estas pli taŭga ol "krevi"? "Kraki" mi opinias ne esti bona vorto...
ŜatiRespondi122 horoj
Antônia Sobral Ahahahaha! Fakte, mi tre lacas!
Lilia Ledon jes, eble fend- estas pli delikata ol krev- (pri krak- mi tuj rezignis : laŭ PIV-difino folioj krakas sub la piedoj, do la bruo gravas pli ol la rompo). Ĉu ne ekzistas pentro-artaj fakuloj konsulteblaj? Mia forpasinta patrino estis iama fak-delegitino de UEA pri pentroarto.
Antônia Sobral Bonan ideon! Mi devos serĉi iun fakulon por konsulti. Dankon, vi jam multe helpis min.
ŜatiRespondi122 horoj
Lilia Ledon Antônia Sobral: laŭ " Grand Dictionnaire Français-Espéranto" 1992: craqueler= fendeti / se craqueler = fendetiĝi / craquelé (adj) = fendetoplena---------- L'effet craquelé devus esti io kiel fendeto-efekto. Kaj konsekvence: fendetiga lako. Laŭdire Eo permesas liberan kreadon de vortoj. Fakuloj kutimas protesti kiam teknika termino jam ekzistas.... Tiel la mondo iras.... Tio, kio plej gravas estas ke via serpento kun fendetoplena haŭto fakte belegas.... ;-D
Antônia Sobral Mi treege dankas al vi, Lilia, pro via afabla intereso helpi min kaj pro via trafa esploro. Vi ja konfirmas esti filino de la nobla paro. Mi tre ĝojas ke al vi plaĉas la puzloj. smile emoticon smile emoticon
ŜatiRespondi130 minutoj








2 comentários:

  1. I can barely waited 'til the puzzle is finished. I'm curious about the effect of the cracking technique on the snake!

    ResponderExcluir