domingo, 28 de setembro de 2014

O vôo do beija-flor (La kolibro-flugado)


O beija-flor cria vida e voa para as flores.

La kolibro ekvivas kaj flugas al la floroj.

















 

Faz rodopios, dançando entre as flores e vai embora...

Ĝi rondflugadas, dancante ĉirkaŭ la floroj kaj foriras...


Isso me fez refletir.
O beija-flor foi criado para ser parte do quebra-cabeça e não um outro independente. Como agora deixá-lo livre? Mas, se o fixar, será como prendê-lo numa gaiola e isso vai contra meus princípios. Também as flores, que ficariam sob ele, nunca poderiam respirar e acabariam morrendo - isso também vai contra meus princípios. Flores foram feitas para serem vistas e alegrarem o mundo; eu não poderia suportar ver algumas delas eternamente sufocadas. Como resolver? Como uma criação pode criar tanta vida a ponto de deixar o criador sem saber o que fazer? A solução será entrar num acordo.


Tio igis min pripensi.
La kolibro estis kreita kiel parto de la puzlo kaj ne por esti alia, sendependa. Kiel do lasi ĝin libera? Tamen, se mi ĝin fiksos, tio ŝajnos kiel ĝin enkaĝigi kaj ĉi tio estas kontraŭ miaj principoj. Ankaŭ la floroj, kiuj restos sub ĝi, neniam povos spiri kaj fine mortos - ĉi tio same estas kontraŭ miaj principoj. Floroj estis kreitaj por esti vidataj kaj ĝojigi la mondon; mi ne eltenos vidi kelkajn el ili sufokitaj. Kiel solvi tion? Kiel eblas kreitaĵo esti tiom vivanta ĝis tia grado, ke ĝi igas la kreanton nescianta kion fari? La solvo estos interkonsento.


sábado, 27 de setembro de 2014

Desvendando o mistério (Malkaŝante la misteron)



E as peças azuis? Ah! Eis-las nas fotos seguintes.

Kaj kion pri la bluaj pecoj? Ho! Ili estas en la jenaj bildoj.



     






Um beija-flor!

Kolibro!




quinta-feira, 25 de setembro de 2014

Progresso do final de semana (Semajnfina progresado)


As fotos falarão por mim.

La bildoj parolos por mi.























Fim! ...fim? 
Você deve estar se perguntando: e as peças curvas azuis que estavam nas primeiras fotos? 
O que você, leitor, acha que elas são?
Deixe sua opinião aqui no blog, ou no Face. Estou curiosa para saber seu palpite.
Até!

Fino! ...ĉu fino?
Vi eble demandas sin mem: kaj kion pri la kurbformaj bluaj pecoj kiuj estis sur la unuaj bildoj?
Kion vi opinias pri ili, leganto?
Lasu vian opinion ĉi tie en la blogo, aŭ ĉe Fejsbuko. Mi scivolemas pri via diveno.
Ĝis!



sexta-feira, 19 de setembro de 2014

Agora, o que mais gosto! (Nun, tio kion mi plej ŝatas!)




Vasilha cheia. Foram cerca de 950 peças cortadas; primeira parte do trabalho concluída. E agora, vem o que mais gosto de fazer: montar!

Jen plena ujo. Estis ĉirkaŭ 950 pecoj tranĉitaj; jam preta la unua parto de la laboro. Kaj nun, venas tio, kion mi plej ŝatas fari: kunmeti la pecoj!






Como sempre, comecei separando as peças com bordas retas, para fazer o contorno do quadro. Desta vez, aproveitei para separar também o grupo de cores mais claras e de alguns tons de cores que mais se destacavam em cada peça, como o azul, o amarelo, o rosa e o marrom.

Kiel ĉiam, mi komencis apartigante la rektrandajn pecojn, cele aranĝi la bildrandojn. Ĉifoje, mi decidis apartigi ankaŭ la pecarojn el pli helaj koloroj kaj el kelkaj nuanckoloroj kiuj pli distingiĝas en ĉiu peco, nome la bluo, la flavo, la rozkoloro kaj la bruno.






Tudo separado e alguns encaixes já encontrados. Começar as bordas!

Ĉio apartigita kaj jen trovitaj kelkaj mortezoj. 
Eki la randojn!






Este quebra-cabeça não tem o formato retangular. Ele tem muitas bordas retas! E pelo formato, muitas vezes elas só são "travadas" com a colocação da segunda linha de peças. Isso dificultou iniciar pelas bordas. 

Tiu ĉi puzlo ne havas rektangulan formon. Ĝi havas multajn rektajn randojn! Kaj pro ĝia formo, ili multfoje nur restas kunigitaj post la kunmetado de la dua vico de pecoj. Tio ĉi malhelpis min komenci de la randoj.








Alguns grupinhos foram formados, mas a montagem não fluía. 

Kelkaj grupetoj montriĝis, tamen la kunmetado ne fluis.









Quando projeto um novo quebra-cabeça, sempre penso no grau de dificuldade. Neste optei por muitas cores que se repetem e por bordas irregulares. Gosto quando eles têm um grau maior de desafio. Mas isso não pode atrapalhar o prazer em montar, não é mesmo? 

Kiam mi planas novan puzlon, mi pripensas ĉiam pri la malfacilecogrado. Ĉikaze mi elektis fari ĝin laŭ diversaj koloroj kiuj ripetiĝas kaj laŭ neregulaj randoj. Mi tre ŝatas kiam la puzloj havas pli altan defion. Tamen tio ne devas malhelpi la ĝuon kunmeti la pecojn, ĉu ne?

Foi quando percebi que seria muito mais fácil se eu fosse agrupando as peças pelas cores, já que estavam separadas, embora sem muita precisão.

Tiam mi rimarkis, ke plifacile estos se mi kunigos la pecojn laŭ la koloroj, ĉar ili jam estis apartigitaj, kvankam iom neprecize.




As cores se repetem, mas a combinação entre elas, o formato dos desenhos e alguns detalhes facilitam a seleção. 

Ficou delicioso montar! E com o fim de semana começando, vou dar uma boa adiantada!


Minha irmã, que é crocheteira crochetquadrados.blogspot.com.br, diz que os trabalhos sempre nos surpreendem. É verdade! Pela primeira vez não começo a montagem de um quebra-cabeça pelas bordas...

La koloroj ripetiĝas, tamen la taŭgeco inter ili, la formo de la desegnaĵoj kaj kelkaj detaloj faciligas la elekton.

Tiam ekestis ĝuiga la kunigado! Kaj pro la komenco de la semajnfino, mi sukcesos akceli ĝin.


Mia fratino, kiu estas kroĉetantino crochetquadrados.blogspot.com.br, diras ke la faraĵoj ĉiam surprizigas nin. Tio estas vero! Unuafoje mi ne komencas puzlan kunmetadon de la randoj...










sábado, 13 de setembro de 2014

550 peças (550 pecoj)




Já cortei mais da metade do trabalho. Foram 550 peças cortadas cuidadosamente. 
Pode-se ver que é uma pintura bem colorida. 

Mi jam tranĉis pli ol la duono de la bildo. Estis 550 pecoj zorge tranĉitaj. 
Oni povas vidi, ke ĝi estas multkolora bildo.






Quando terminar de cortar, ainda terei que me dedicar a um detalhe especial, digno de um trabalho artesanal, ou seja, com peculiaridades únicas. Isso levará algumas horas a mais, talvez dias.

Kiam mi finos la tranĉadon, mi plu devos dediĉi min al speciala detalo, inda je manfarita laboro, tio estas, kun unikaj apartaĵoj. Tio daŭros kelkajn pliajn horojn, eble tagojn.



Certos trabalhos nos mostram os caminhos por onde devem ser cortados. É como se eles próprios decidissem sua forma. Este é um exemplo disso. Vejo que as peças produzidas saem com tamanhos e formatos inusitados.
E eu estou adorando isso!



Kelkaj verkoj montras al ni la vojon laŭ kiuj ili devas esti tranĉitaj. Estas kvazaŭ ili mem decidus sian formon. Ĉi tiu estas ekzemplo de tio. Mi vidas, ke la pecoj produktitaj havas nekutimajn grandecojn kaj formojn. 
Kaj mi ŝategas tion!










terça-feira, 9 de setembro de 2014

Segundo passo (Dua paŝo)






Aqui estão as primeiras 200 peças prontas. 

Jen pretaj la unuaj 200 pecoj.





Foram 4 horas de trabalho para cortá-las, bem mais demorado do que de costume, já que não há regularidade nos contornos nem nos cortes e por isso requer muito mais atenção.

Estis 4 horoj da laboro por ilin tranĉi, multe pli longe ol kutime, ĉar la konturoj kaj la tranĉoj ne estas regulaj, pro tio necesas multe pli da atento.




Ainda falta uma grande parte para cortar. Prossigamos!

Ankoraŭ restas granda parto por tranĉi. Antaŭen!


domingo, 7 de setembro de 2014

Desde o começo (Ekde la komenco)







Depois de semanas trabalhando sobre uma pintura em giz de cera sobre papel Schoeller, apesar de alguns transtornos pelo caminho e tendo que refazer grande parte do já feito, eis que dou início aos cortes. 



Post semanoj laborante sur pentraĵo per kolorkrajono (oleita kreto) sur Schoeller papero, kvankam kelkaj malhelpaĵoj dum la farado kaj refarendinte pli granda parto de la jam farita, jen la tranĉado ekas. 







Esta é uma experiência nova para mim, pois os cortes não seguirão qualquer critério regular. Isso foi determinado pelo próprio perfil do trabalho. 





Ĉi tiu estos nova provo por mi, ĉar la tranĉoj ne sekvos iun ajn regulan kriterion. Tio ĉi estis determinita de la propra profilo de la bildo. 






















Será uma aventura e espero contar com os leitores para acompanhar essa empreitada. Ao trabalho!

Ĝi estos aventuro kaj mi esperas kalkuli kun la legantoj por akompani tiun taskon. Eklaboru!